fdroiddata/metadata/jackpal.androidterm/eo/description.txt

42 lines
1.7 KiB
Plaintext
Raw Normal View History

Aliri en-android-integritan linuks-terminalon. Liberigu vian enan kodumulon!
Tio ĉi estas nova versio de populara aplikaĵo “Android Terminal Emulator”. Sama bonega programo, sed kun nova nomo.
Ĉefaj ebloj
+ plena imitado de linuksa terminalo
+ pluraj fenestroj
+ ligiloj sur hejmekrano
+ UTF-8-teksto (araba, ĉina, greka, hebrea, japana, korea, rusa, taja, ktp)
+ tute senpage, neniuj reklamoj, en-aplikaĵaj aĉetoj, neniuj inscitaj ekranoj, neniuj aĉoj
Rapida helpo:
+ se vi klopodas pri entajpi tekston, provu instali senpagan “Hacker's Keyboard IME” (precipe ĉe aparato de Samsung aŭ HTC)
+ ĝi ne estas lud-imitilo
+ ĝi ne helpos al vi akiri ĉefuzanton (root) por via telefono aŭ ŝanĝi IMEI
+ vi devas scii (aŭ lerni) kiel uzi linuksan komandan linion por uzi tiun ĉi aplikaĵon
+ provu instali ilaron de komand-linio kiel “Busy Box” aŭ “Debian chroot” por aldoni komandojn ne eblajn ĉe via Androida aparato
+ se vi spertas eraron -505 dum instali tiun ĉi aplikaĵon ĉe Androido 5.0, tio ĉi signifas ke alia aplikaĵo uzas la samajn permesojn; vi devos malinstali la alian aplikaĵon por instali Terminal Emulator for Android (aliuloj diras, ke “jrummy's Toolbox Pro” kaŭzas tiun ĉi eraron)
Ĉu vi volas sciigi pli pri Terminal Emulator for Android?
Aliĝu al la komunumo G+: #Android Terminal Emulator
https://plus.google.com/u/0/communities/106164413936367578283
aŭ legu nian vikion:
http://github.com/jackpal/Android-Terminal-Emulator/wiki
Ĉu vi volas aldoni aŭ plibonigi tradukon de Terminal Emulator for Android? Legu https://github.com/jackpal/Android-Terminal-Emulator/wiki/Translating-to-Other-Languages por instrukcioj.