fdroiddata/metadata/com.google.zxing.client.android/eo/description.txt
Hans-Christoph Steiner cc6657fe8e
sync translations
2019-04-17 21:57:50 +02:00

29 lines
1.4 KiB
Plaintext

Legi informojn konservitajn en strek-kodojn aŭ krei QR-kodojn por diskonigi adresojn, kontaktojn aŭ tekston inter aparatoj.
Serĉoj pri libroj, varoj kaj aliaj sendiĝas al serviloj de Google (depende de via lando), tamen eblas krei propran serĉ-butonon per la agordoj ekz. duckduckgo.com/?q=%s aŭ wikibooks.org/w/index.php?search=%s.
Subtenataj tipoj de strekkodoj:
* UPC-A kaj UPC-E
* EAN-8 kaj EAN-13
* Code 39; 93; 128
* ITF
* Codabar
* RSS-14 (ĉiuj tipoj)
* QR Code
* Data Matrix
* Aztec ('beta'-kvalito)
* PDF 417 (alfa-kvalito)
Legu la retpaĝon pri problemoj kaj klarigon de permesoj. Tiu ĉi aplikaĵo ebligas al vi kunhavigi kontaktojn, aplikaĵojn kaj legosignojn per QR-kodoj. Pro tio permeso por legi kontaktojn estas postulata. Ekkonu kun la ligilo sube ( https://github.com/zxing/zxing/wiki/Frequently-Asked-Questions ).
Se via aparato ne skanas, unue provu aktivigi “provizorajn solvojn” en agordoj. Marku ĉiujn kaj sekve provu malmarki po unu por konjekti kiu estas bezonata. Se tio ne helpos, provu forviŝi aparatan kaŝmemoron kaj agordon en Android-agordoj.
Se eĉ tio ne helpos kaj vi pensas, ke la problemo estas en la aplikaĵo, sciigu la la programistojn enhavante la jenajn informojn. Pri mesaĝoj sen tiuj informoj oni ne povas labori, do ili estos ignoritaj.
- tipo de aparato - kio funkcias, kaj kio ne: paneoj? ĉu skanas? nekutime aspektas?
- konfirmo, ke vi provis la paŝojn priskribitajn supre
- aparata erar-protokolo