fdroiddata/metadata/org.telegram.messenger/eo/description.txt
2019-03-29 07:32:14 +01:00

12 lines
949 B
Plaintext

'''Averto:''' tiu ĉi kompilaĵo estas plene libera ido, la originaj programistoj ofte malfrue publikigas la fontkodon de plej novaj versioj.
Kliento por la mesaĝ-sistemo Telegramo. Babili kun amikoj, ekigi grupajn babilejojn kaj kunhavigi ian ajn specon de enhavo. Ĉiuj viaj mesaĝoj kaj interparoladoj estas konservataj en la Telegraman nubon.
La mesaĝ-sistemo estas projektita por poŝtelefonoj, tamen komputilaj kaj enretaj klientoj ankaŭ disponeblas.
Kelkaj fermkodaj partoj estis forigitaj el la originala kliento Telegramo, inkluzive Google Play Services (por trovi pozicion), HockeySDK (por mem-ĝisdatigoj) kaj puŝatentigoj per Google Cloud Messaging. Eblo por kunhavigi pozicion funkcias per OpenStreetMap.
Fieblo: nelibera reto, ĉar serviloj funkcias per fermkoda programaro.
La oficiala fontkodo enhavas binaraĵojn, do en tiu ĉi ido oni kompilis ilin el fontkodoj. Do tial novaj versioj estas eldonataj kun kelka prokrasto.