fdroiddata/metadata/de.danoeh.antennapod/eo/description.txt
2019-03-29 07:32:14 +01:00

8 lines
1 KiB
Plaintext

Organizilo kaj ludilo de podkastoj (aŭskultaĵoj), kiu ebligas al vi tujan aliron al milionoj da senpagaj kaj pagaj podkastoj de sendependaj podkastistoj kaj grandaj publikigaj firmaoj kiel BBC, NPR kaj CNN. Aldoni, enporti kaj elporti iliajn abonojn senprobleme per la datumbazo de iTunes, gPodder, OPML-dosieroj aŭ simplaj RSS-ligiloj. Ne klopodu, konservu pilon kaj datum-transmeton kun potencaj aŭtomataj agordiloj por elŝuti elsendaĵojn (agordi tempojn, intervalojn kaj vifi-retojn) kaj forigi elsendaĵojn (bazite sur viaj preferoj kaj prokrast-tempo). Ĝenerale: elŝuti, aŭskulti aŭ prokraste aŭskulti ŝatatajn elsendaĵojn laŭvole kun agordebla lud-rapido, subteno por ĉapitroj kaj dorm-horloĝo.
Farita de podkast-entuziasmoj, AntennaPod estas libera de reklamoj kaj ofte ĝisdatigata surbaze de viaj ideoj.
Rimarko: subteno por Flattr estas malaktivigita en tiu ĉi kompilaĵo, ĉar API-ŝlosiloj ne troviĝas en la fontkodo.
Legu la [https://github.com/AntennaPod/AntennaPod/wiki/About-AntennaPod#all-features plenan liston de ebloj] ĉe nia vikio.