fdroiddata/metadata/net.osmand.plus/eo/description.txt
Hans-Christoph Steiner c4bdd5a84e
sync translations
2019-12-13 10:19:42 +01:00

89 lines
4 KiB
Plaintext
Raw Blame History

This file contains ambiguous Unicode characters

This file contains Unicode characters that might be confused with other characters. If you think that this is intentional, you can safely ignore this warning. Use the Escape button to reveal them.

OsmAnd~ (OSM Aŭtomata Navigado Direkte al celo) estas mapa kaj naviga aplikaĵo kun aliro al liberaj, tutmondaj kaj alt-kvalitaj datumoj de OpenStreetMap (OSM). Ĝuu voĉan kaj vidan navigadon, esploradon de interesejoj (punktoj de intereso), kreadon kaj administradon de GPXspuroj, montradon de nivelkurboj kaj informojn pri altitudo (per kromprogramo), elekton inter aŭta, bicikla kaj piediranta reĝimoj, OSMredaktadon kaj pli.
OsmAnd~ estas speciala eldono de aplikaĵo sen iuj ajn limigoj por uzantoj de F-Droid.
Ĉefaj eblaĵoj:
Navigado:
• funkcias enrete (rapide) aŭ tute eksterrete (neniuj abonpagoj fremdlande)
• navigado turno-post-turno (antaŭregistritaj aŭ parolsintezitaj voĉoj)
• (malnepra) gvidado pri koridoroj, vidigo de strata nomo kaj proksimuma tempo de alveno
• interceloj de kurso
• aŭtomate rekalkuli kurson kiam devoje
• serĉi lokojn laŭ adreso, laŭ speco (ekz. restoracio, hotelo, benzinejo, muzeo) aŭ laŭ geografiaj koordinatoj
Map-vido:
• montri vian pozicion kaj orientiĝon;
• malnepre orienti la ekranon laŭ kompaso aŭ laŭ via direkto de movo
• konservi viajn plej gravajn ejojn en listo de ŝatataj
• montri proksimajn interesejojn (punktojn de intereso)
• montrado de specialaj enretaj kaheloj, satelita vido (de Bing), diversaj surtavoloj ekz. piediradaj kursoj, GPX-spuroj kaj kromaj tavoloj kun agordebla diafaneco
• malnepre vidigi nomojn en Esperanto, en loka lingvo aŭ en fonetika transskribo
Uzi datumojn de OSM kaj de Vikipedio:
• alt-kvalitaj informoj el la plej bonaj kunlaboraj projektoj en la mondo
• OSM-datumoj disponeblaj por lando aŭ regiono
• Vikipediaj interesejoj, taŭgaj por vizitado
• senlimaj senpagaj elŝutoj senpere de la aplikaĵo
• kompaktaj vektoraj mapoj ĝisdatigataj almenaŭ unumonate
• elekto inter plenaj datumoj por regiono aŭ nur voja reto (ekz. plena mapo de Japanujo okupas 700 MB, sed nur-voja mapo nur 200 MB)
Sekurecaj eblaĵoj:
• malnepre aŭtomate baskuli inter taga/nokta vido
• malnepre montri rapid-limon kaj avertojn se vi trorapidas
• malnepra rapid-dependa map-pligrandigo
• kunhavigi vian pozicion, por ke viajn amikojn povu trovi vin
Bicikladaj kaj piediradaj eblaĵoj:
• vidigo de piediradaj kaj bicikladaj kursoj, bonega por eksterdoma aktiveco
• speciala difinado de vojo por biciklado kaj piedirado
• malnepra vidigo de haltejoj de publika transporto (aŭtobusaj, tramaj, fervojaj) kun nomoj de linioj
• malnepra registrado de kurso kun eblo konservi ĝin al GPX-dosiero aŭ al enreta servo
• malnepra vidigado de rapido kaj altitudo
• vidigado de nivelkurboj kaj nivel-ombrumo (reliefo) (per kromprogramo)
Senpere kontribui al OSM:
• raporti erarojn pri datumoj;
• alŝuti GPX-spurojn al OSM senpere de la aplikaĵo;
• aldoni interesejojn kaj senpere alŝuti ilin al OSM (aŭ poste se eksterrete);
• malnepre registri kurson ankaŭ en fona reĝimo (kiam la aparato dormetas).
OsmAnd estas malfermkoda kaj daŭre evoluigata. Ĉiu povas kontribui al la aplikaĵo per raporti erarojn, plibonigi tradukojn aŭ programi novajn funkciojn. La projekto estas senĉese plibonigata ĉiumaniere de programistoj kaj uzantoj. La projekto estas ankaŭ subtenata permone por fondi kodumadon kaj testi novajn funkciojn.
Proksimuma map-atingo kaj kvalito:
• Okcidenta Eŭropo: ****
• Orienta Eŭropo: ***
• Rusujo: ***
• Nordameriko: ***
• Sudameriko: **
• Azio: **
• Japanujo kaj Koreujo: ***
• Proksim-Oriento: **
• Afriko: **
Mapoj de preskaŭ ĉiuj de landoj de la mondo estas elŝuteblaj!
De Afganujo al Zimbabvo, de Aŭstralio al Usono, Argentino, Brazilo, Kanado, Francujo, Germanujo, Meksiko, Britujo, Hispanujo…
Fiebloj:
* nelibera enhavo - artverkoj kaj aranĝoj estas eldonitaj laŭ nekomerca permesilo
* neliberaj retservoj - povas elŝuti fotojn el nelibera servo Mapillary
* nelibera aldonaĵo - proponas elŝuti fermkodan aplikaĵon (Mapillary) el la vendejo Play Store por aldoni tien fotojn